Борис Колкер - Учебник языка эсперанто. Основной курс
- Название:Учебник языка эсперанто. Основной курс
- Автор:
- Жанр:
- Издательство:неизвестно
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг:
- Избранное:Добавить в избранное
-
Отзывы:
-
Ваша оценка:
Борис Колкер - Учебник языка эсперанто. Основной курс краткое содержание
Предлагаемая книга Бориса Григорьевича Колкера является наиболее полным
учебником языка эсперанто на русском языке. Автор учебника — эсперантолог,
преподаватель языков и переводчик. Член Академии эсперанто. Почетный член
Всемирной ассоциации эсперантистов. В течении двух десятилетий руководил в СССР
массовыми заочными курсами эсперанто. Преподавал эсперанто в университетах
Сан-Франциско и Хартфорда. В настоящее время ведет продвинутый курс эсперанто в
интернете. Учебник может быть использован для занятий с преподавателем на
курсах языка эсперанто, а также для заочного и самостоятельного изучения языка.
Для широкого круга читателей.
Учебник языка эсперанто. Основной курс - читать онлайн бесплатно полную версию (весь текст целиком)
Интервал:
Закладка:
12-7.Суффикс -ing- образует существительные, обозначающие предмет, в который что-либо вставлено концом: plumingo ‘ручка’, piedingo ‘стремя’.
12-8.Суффикс -ĉj- образует уменьшительные мужские имена: Viktoro – Viĉjo , Mikaelo – Miĉjo , Boriso – Boĉjo .
Суффикс -nj- образует уменьшительные женские имена: Faina – Fanjo , Lidia – Lidinjo , Larisa – Larinjo .
При добавлении этих суффиксов слово отсекается в удобном для произношения месте. Иногда они употребляются в словах, обозначающих близких родственников и дорогих людей: paĉjo ‘папа’, panjo ‘мама’, avinjo ‘бабушка’, filinjo ‘доченька’, karulinjo ‘дорогая’, ‘милая’; Flanken, fraĉjo! Посторонись, братец!
12-9.Чтобы избежать повторения одного и того же существительного, его можно заменить местоимением tiu : La fraǔlino kun la bluaj okuloj estas bela, sed tiu (= la fraǔlino) kun la brunaj (okuloj) plaĉas al mi pli (multe) .
12-10.Для логического выделенияподлежащего или дополнения используются:
а) особая конструкция, в которой группа подлежащего или дополнения помещается между словами estas и kiu(j) и которая ставится в начале предложения; выделяемое слово употребляется в именительном падеже, а его предлог или окончание -n присоединяется к слову kiu : Petro kaj Paǔlo enmanigis al Maria ruĝajn rozojn – Estas Petro kaj Paǔlo, kiuj enmanigis al Maria ruĝajn rozojn ; Estas Maria, al kiu Petro kaj Paǔlo enmanigis ruĝajn rozojn ; Estas ruĝaj rozoj, kiujn Petro kaj Paǔlo enmanigis al Maria ; Estas mi, kiu devas danki vin Это я (именно я, я сам) должен благодарить вас ;
б) слова nome и ĝuste в значении ‘именно’ ( Nome mi devas danki vin ; Ĝuste al vi mi parolas );
в) изменение порядка слов ( Vin devas danki mi );
г) логическая интонация ( Midevas danki vin ).
— Mi ĝojas revidi vin, Ninjo! Kien vi direktas vin?
— Mi legis en la hieraǔa vespera ĵurnalo, ke oni ĵus malfermis novan universalan magazenon. Mi volus rigardi ĝin.
— Kie ĝi estas?
— Tute proksime: apud la sekva trolebusa haltejo, antaǔ la sportpalaco. Ĉu vi ne kontraǔas, se mi invitos vin tien?
— Al mi estas egale, ĉar nun mi nenien rapidas. Bone, ni kuniru! Des pli, ke mi bezonas aĉeti kelkajn aĵetojn.
— Ni komencu de ĉi tie! Mi volus vidi vintrajn kaj printempajn paltojn. Jen tre bela palto, kiel ĉe mia najbarino. Kia bedaǔro, ke ĝi estas iom tro helkolora!
— Mi dume aĉetos dikajn kajerojn kaj ĉirkaǔ dek krajonojn. Fraǔlino, kiom kostas la kajeroj?
— Ili kostas po dek rublojn. Bonvolu pagi en la kason. Ĉu vi volus preni globkrajonon aǔ plumingon?
— Mi prenos ambaǔ. Kaj anstataǔ la kajeroj kun la flavaj kovriloj, bonvolu doni al mi tiujn kun la grizaj kovriloj. Estas la griza koloro, kiu precipe plaĉas al mi.
— Andreĉjo! Atendu iomete, ne kuru! Kien vi malaperis?
— Mi perdis vin. Kie do vi estis?
— Supre. Mi jam trarigardis la tutan etaĝon kaj konas ĝin de «a» ĝis «zo». Ĉu vi ĉion aĉetis?
— Jes, ĉio estas en ordo. Mi vidis laǔmodajn linajn ĉemizojn kaj brunajn hungariajn kostumojn, sed mi ne kunhavas tiom da mono. Laǔeble, mi aĉetos alifoje. Tamen tion mi faros nek hodiaǔ, nek morgaǔ. Ĉu vi elektis ion?
— Mi aĉetis malhelajn ŝuojn. Ju pli mi rigardas ilin, des pli ili plaĉas al mi.
— Vere, tre praktika kaj nemultekosta aĉetaĵo! Ili estas bonaj por pluva vetero. Rigardu, mi neatendite trovis por mia fratinjo belegan ilustritan libron kun fabeloj pri bestoj. Ja fabeloj estas ŝia plej ŝatata legaĵo.
— Mi serĉadis someran robon, rigardis jen unu, jen alian, tamen mi neniel povas trovi ian laǔ mia gusto. Nenio farebla!
— Mi vidis multe da bonaj aĵoj. En la apudaj fakoj estas elektroraziloj «Agidel», fotoaparatoj «Zenit», porteblaj televidiloj, malpezaj dormosakoj. Mi vidis ankaǔ germanian tajpilon «Erika» kun supersignoj: ĝi taǔgas por tajpi en Esperanto. Necesas pripensi, kion aĉeti pli frue.
— Malgraǔ tio, ke ni estas ĉi tie nur horon, mi jam laciĝis.
— Do ni iru! Interalie, en ĉi magazeno estas bonega priservado.
— Kion vi faros hodiaǔ plue?
— Mi tuj iros al la ekspozicio de pentraĵoj kaj desegnaĵoj kaj vespere mi televidos gimnastikan konkurson, poste aǔskultos muzikon. Sed vi?
— Mi havas bileton por la spektaklo «Kiso de Ĉanita».
— Kial ni ne vizitu morgaǔ Nikolaon? Laǔdire, li ekmalsanis.
— Memkompreneble, ni iru! Samtempe mi redonos al li librojn, kiujn mi prunteprenis de li por legado: «Tutmonda sonoro», «Ĉu li venis trakosme?», «La monto». Krome mi volus peti de li aliajn librojn: «Kiel akvo de l' rivero», «Metropoliteno» kaj «Koloroj». Do bonvolu telefoni al mi en laborejon, kaj ni decidu pri la tempo.
— Ĉion bonan!
— Same al vi!
12.1. Что означают следующие слова?
Legejo; ŝuisto; kasisto; gimnastikisto; malantaǔa; ĉiudimanĉa; dekomence; eksterkonkursa; laǔplane; plifortigi; transiri; travintri; gelernantoj; memlerninto; elektonta; elektota; bezonata; sunbrunigita; diablaĵo; ekpluvis; pluveti; redaktorino; litkovrilo; plenumiĝi; ambaǔflanka; alpagi; repagi; neelparolebla; anstataǔigebla; submeti; surmeti; altulaĉo; aneco; ariĝi; superakvego; elektema; pentrinda; cigaredingo; cigaredujo; nerazita; forrazi; enujigi; interkisi; ĵusa; perlabori; senlaca; seniĝi; fakulo; fotokonkurso; aǔtoturismo; pohora pago; kromgusto; laǔforta.
12.2. Переведите сочетания:
Plena ilustrita vortaro de Esperanto; legi anstataǔ labori; laǔ lia deziro; laǔ mia vidpunkto; laǔ ŝia promeso; karaktero laǔ vetero; malgraǔ la alta kosto; aĉeti po kvar krajonojn; skribi leteron post letero; inter du militoj; atendi ĝis la printempo; veturi sen bileto; telefoni antaǔ ol veni; amo de infanoj al legado; ĉe la angulo de la strato; el kio ĝi estas farita?; batali por la patrujo; en vintro; je kvin kilometroj pli malproksime; paroli ĉirkaǔ unu horon; sub la suno; ekster kontrolo; super la enirejo; dank' al ilia sperto; pasi preter la haltejo; mi volas nenion krom tio; laca pro laboro; halti por iom ripozi; vesto kontraǔ pluvo; transdoni pere de najbaro; ekde la elektiĝo; bezono de la homaro pri komuna lingvo; okaze de la ĉampioniĝo; enamiĝi al bela fraǔlino.
12.3. Переведите фразы:
Laǔ la frukto oni arbon ekkonas.
Ni aĉetis po du cigaredingojn kaj po unu cigaredujon.
Nenio anstataǔas la sanon.
Bona matenmanĝo ne anstataǔas bonan tagmanĝon.
Baldaǔ ni anstataǔigos la nigran-blankan televidilon per la kolora.
Eventoj okazas mem, malgraǔ tio, ke oni prisilentas ilin (Sofoklo).
Ju pli da havo, des pli da pravo.
La homo estas des pli feliĉa, ju malpli da bezonoj li havas.
Ja koni bone la homon signifas koni sin mem (Ŝekspiro).
Jen ekbatos tre rapide, jen ekhaltos mia kor'.
Matenas, vesperas – la tag' malaperas.
Ne valoras perdi la tempon por tio!
Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun okazon saluti vin.
Ŝi ĵus faris matenan gimnastikon kaj tuj iros en la banĉambron por lavi sin.
Nenio fariĝas tuj.
La riĉeco povas veni al ni, sed estas ni mem, kiuj devas iri al la saĝeco (E. Young/Jung).
Hodiaǔ supre, morgaǔ malsupre.
La plej perdita el ĉiuj tagoj estas tiu, kiam ni ne ridis (S. Chamfort/Ŝamf or).
Ni komencas ami tion, kion ni havas, nur kiam ni ĝin perdas.
Oni ne povas perdi tion, kion oni ne havas.
El ies monujo estas facile pagi.
Por la bono oni pagas per bono.
Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
Inter du malbonoj necesas elekti la malplej grandan (Aristotelo).
Ĉio ordiĝos!
Kiu ne havas hararon, ne bezonas kombilon.
Pli bone saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.
Ĉiu havas sian guston.
Neniu povas esti ĉioscia, nek ĉiopova (Vergilio).
Pro malgranda eraro okazas grandaj malfeliĉoj.
La homo bezonas du jarojn por lerni paroli kaj sesdek jarojn por lerni silenti (R. Gamzatov).
Kaj jen la fino de la fabelo.
Ni ne tiom bezonas helpon de amikoj, kiom la certecon, ke ni ĝin ricevos (Demokrito).
Se vi ne volas, ke malamiko eksciu vian sekreton, ne malkovru ĝin eĉ al amiko (Kabus).
Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
Se brulas nenio, fumo ne iras.
Pluvo en aprilo – por la tero utilo.
Tro elektema ricevas nenion.
Kiu tro rapide saltas, tiu baldaǔ haltas.
Por ĉiu ago venas la tempo de pago.
Ofte rideto helpas al peto.
12.4. Переведите на эсперанто:
Вы хотите посмотреть новый журнал мод, который я получила из Парижа от своей подруги по переписке? Вот разноцветные летние платья, элегантные мужские костюмы и рубашки, яркие весенние пальто. Посмотрите на эту модную спортивную одежду! А вот какие красивые купальные костюмы! Вам нравятся такие туфли? Мне, например, не очень. Но эти саквояжи – по моему вкусу. В конце журнала вы можете увидеть и другие вещи – красивые столовые приборы, часы различной формы и многое другое. А я послала моей подруге в Париж журналы мод из Москвы и Риги – они тоже очень хороши.
12.5. Расскажите о самом большом универмаге в вашем городе или составьте диалог по одной из ситуаций: а) изобразите беседы о покупках в универмаге: двое друзей – продавцы – кассир; б) выясните, в каких магазинах каждый из вас больше всего любит бывать; куда вы ходите неохотно; в) послезавтра вы уезжаете в лагерь эсперантистов. Из-за занятости вы и ваши друзья отложили покупки на последний день. Что и как вы покупаете, как вы обсуждаете покупки?
Читать дальшеИнтервал:
Закладка: