Борис Колкер - Учебник языка эсперанто. Основной курс
- Название:Учебник языка эсперанто. Основной курс
- Автор:
- Жанр:
- Издательство:неизвестно
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг:
- Избранное:Добавить в избранное
-
Отзывы:
-
Ваша оценка:
Борис Колкер - Учебник языка эсперанто. Основной курс краткое содержание
Предлагаемая книга Бориса Григорьевича Колкера является наиболее полным
учебником языка эсперанто на русском языке. Автор учебника — эсперантолог,
преподаватель языков и переводчик. Член Академии эсперанто. Почетный член
Всемирной ассоциации эсперантистов. В течении двух десятилетий руководил в СССР
массовыми заочными курсами эсперанто. Преподавал эсперанто в университетах
Сан-Франциско и Хартфорда. В настоящее время ведет продвинутый курс эсперанто в
интернете. Учебник может быть использован для занятий с преподавателем на
курсах языка эсперанто, а также для заочного и самостоятельного изучения языка.
Для широкого круга читателей.
Учебник языка эсперанто. Основной курс - читать онлайн бесплатно полную версию (весь текст целиком)
Интервал:
Закладка:
Если глагол-сказуемое главного предложения выражает волю, то придаточное предложение вводится союзом ke ‘чтобы’ или por ke ‘для того чтобы’, причём глагол придаточного предложения стоит в повелительном наклонении: ‘Я хотел бы, чтобы вы пришли’ Mi volus, ke vi venu (нельзя сказать * Mi volus, ke vi venis ); ‘Я говорю тебе это, для того чтобы ты был уверен во мне’ Mi diras al vi tion, por ke vi estu certa pri mi ; Если хочешь, чтобы тебе было хорошо, не делай так, чтобы тебе было плохо Se vi volas, ke al vi estu bone, ne faru tiel, ke al vi estu malbone ; ‘Необходимо, чтобы вы сделали работу до конца’ Necesas, ke vi faru la laboron ĝis la fino .
6-6. Частицы: jen ‘вот’ ( jena ‘вот этот’, ‘следующий’), eĉ ‘даже’: Jen pri kio mi volas paroli kun vi Вот о чём я хочу поговорить с тобой‘; Jen malsaĝulo! ’Вот дурак ; Jen tiel! ‘Вот так!’; Jen kio estas interesa! ‘Вот что интересно!’; Jen la tuto! ‘Вот и всё!’; Jen kial mi telefonas al vi Вот почему я звоню тебе‘; Inter gejunuloj eĉ maljunulo junas ’Среди молодых даже старик молод‘; Tion eĉ mi komprenas ’Это понятно даже мне .
6-7.Суффикс -ig- означает «сделать, заставить сделать (что-либо или каким-либо), привести в состояние»: aktivigi ‘активизировать’ – aktivigo ‘активизация’; interesigi ‘заинтересовать’; sidigi ‘посадить’; dormigi ‘усыпить’; ĝustigi ‘уточнить’; surtabligi ‘поставить на стол’; aĉetigi ‘заставить купить’; igi ‘заставить’; La ĝojo plilongigas la vivon ‘Радость удлиняет жизнь’; Ne igu min rapidi (= Ne rapidigu min)! ‘Не торопи меня!’
6-8.Суффикс -iĝ- означает «делаться, становиться, стать»: kuiriĝi ‘вариться’; blankiĝi ‘побелеть’; plimultiĝi ‘умножиться’; iĝi ‘сделаться’, ‘стать’; Li edziĝis al ŝi Он женился на ней‘; Ĉio nova iĝos malnova ’Всё новое станет старым ; La vivo povas finiĝi, sed la laboro neniam finiĝas ‘Жизнь может кончиться, но работа никогда не кончается’.
6-9.Глагол с суффиксом -ig- всегда требует после себя слова в винительном падеже, с суффиксом -iĝ- никогда: Sciigu min pri tio ‘Уведоми меня об этом’; Sciiĝu pri tio Осведомись об этом .
6-10.Суффикс -ej- означает «место, помещение»: lernejo ‘школа’, dormejo ‘спальня’, oficejo ‘место службы’, ‘учреждение’; Aĉetu ĉevalon kaj nur poste faru ĉevalejon ‘Купи коня и лишь потом делай конюшню’.
6-11.Суффикс -il- означает «орудие, инструмент, средство»: sonorilo ‘звонок’, malvarmigilo ‘холодильник’, liniilo ‘линейка’, dormigilo ‘снотворное’, komputilo ‘компьютер’.
6-12.*Обозначение времени на часах*. Слово, обозначающее час, является порядковым числительным, перед ним употребляется артикль: Kioma horo estas? ‘Который час?’; 6.00 – estas la sesa horo ; 6.30 – estas la sesa kaj duono (= kaj tridek) ; 6.45 – estas kvarono antaǔ la sepa ; 6.58 – estas du minutoj antaǔ la sepa ; 7.08 – estas ok minutoj post la sepa ; 7.15 – estas kvarono post la sepa .
Для указания на определённыймомент времени употребляется предлог je : Je kioma horo vi venos? – Mi venos je la dua horo ‘В котором часу ты придешь? – Я приду в два часа’; je duono post la dua ‘в половине третьего’; je kvin minutoj antaǔ la dua ‘без пяти два’.
— Andreo, je kioma horo ni devas esti ĉe Nikolao?
— Je duono post la sepa.
— Ni malfruas, ĉar estas jam dudek kvin minutoj antaǔ la oka.
— Via horloĝo rapidas. Ni venos pli-malpli ĝustatempe.
— Ĉu vere?
— Mi certigas vin, Nina. Ni baldaǔ alvenos. Estas ĝuste lia kvartalo. Ĉu vi vidas la naǔetaĝan domegon kun la numero 215? Tie loĝas Nikolao.
— Nu, fine! Jen surskribo sur la pordo «Loĝejo numero 153». Sonorigu!
— Bonvenon, karaj gastoj! Andreo, donu al mi vian tekon aǔ metu ĝin tien. Eniru kaj sidiĝu! Estu kiel ĉe vi hejme! Ĉu mi montru al vi la loĝejon?
— Jes, certe. Kiam vi enloĝiĝis en la domon?
— Antaǔ du kaj duona jaroj (= antaǔ du jaroj kaj duono, = du jarojn kaj duonon antaǔe). Tiam la distrikto estis tute nova, eĉ sen trolebusoj. Mi volas, ke vi rigardu tra la fenestro. Tie estas magazeno, kiu malfermiĝis antaǔ kelkaj tagoj en nia strato.
— Ĉu tio ĉi estas komuna ĉambro?
— Jes. Ni metis tien ĉi divanon, tablon, seĝojn kaj televidilon. Ĉe la fenestro estas multe da floroj.
— Tio ĉi estas dormoĉambro kun litoj kaj spegulhava ŝranko. Ĉu tiu ĉi pordo eliras sur la balkonon?
— Ĝuste. Kaj tio estas kabineto.
— Bela skribotablo kaj geografia karto de la mondo sur la tuta muro! Kaj sur tiu pordo estas bela afiŝo pri internacia Esperanto-kongreso.
— Verdire, mi neniam vidis tiom da libroj en unu ĉambro!
— Mi treege ŝatas legi kaj havas grandan Esperantan bibliotekon. Hieraǔ mi ricevis de mia leter-amikino el Belgio «Libron de amo» – ĝi estas tre originala eldono.
— Kies portreto ĝi estas?
— Ĝi estas fotoportreto de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, aǔtoro de Esperanto.
— Ĉu vi manĝas en la kuirejo?
— Jes, ni preferas manĝi tie. Tial ĝi estas samtempe nia manĝoĉambro. Tie estas tableto, bufedo kaj seĝoj. Sur muro estas flor-bildo. Antaǔ nelonge ni aĉetis grandan malvarmigilon. Ni havas ankaǔ banĉambron, varman akvon, gason, telefonon. Skribu mian telefon-numeron: 34-15-58.
— Ho, estas jam malfrue! Andreo, estas tempo por iri.
— Jes, jes. Venu al mi postmorgaǔ vespere.
— Mi dankas. Mi plezure venos. Ĉion plej bonan!
— Ĝis baldaǔ!
6.1. Что означают следующие слова?
Dormeti; manĝegi; respublikano; multobligi; duonigi; varmigi; nuligi; ĉirkaǔigi; pligrandigi; altabliĝi; ekzameniĝi; esperantistiĝi; edziniĝi; ellitiĝi; deĉevaliĝi; intervidiĝo; muzikilo; elektrovarmigilo; (re)speguli; interrigardi; fotiĝo; gasakvo; porinfana magazeno; manĝejo; lekciejo; rozejo; tenisejo; malsanulejo; malvera; alinacia; antaǔa; ĝisiri; kunmeti; postparolo; travivi; vespermanĝo; montrofenestro; senbiletulo; senelirejo; pri-ama romano; malforta; neforta; senforta; taglibro; senedzinulo.
6.2. Переведите сочетания:
manĝi sen apetito; sen fino; li sidis sen rigardi min; iri tra la ĉambro; je la naǔa horo; je tri jaroj pli juna; malpliigi je duono; sur balkono; junulino kun teko; inter la fenestroj; ĝis la mateno; ĉe la pordo; antaǔ dormo; bildo de hundo; en la lernejon; paroli en la nomo de la direktoro; kelke da floroj; el tio ĉi ni vidas jenon; rigardi per televido (= televidi); fari la laboron dum kelkaj horoj; veni post naǔ tagoj; iri por akvo; instrui matematikon al infanoj (= instrui infanojn pri matematiko); labori ĉirkaǔ ok horojn; rigardi al la tabulo; libro pri geografio; iri al la laborejo; esti horloĝe akurata.
6.3. Переведите фразы:
Ĉu esti aǔ ne esti? (Ŝekspiro).
Prefere malĝoja fino, ol malĝojo sen fino.
Prefere ellerni facilan lingvon bone, ol malfacilan malbone.
Ni manĝas por vivi, sed ne vivas por manĝi (Kvintiliano).
Saĝulo ŝatas lerni, malsaĝulo ŝatas instrui.
Ne instruu min vivi! (I. Ilf kaj J. Petrov).
Lernu juna – vi scios maljuna.
Amu domon novan kaj amikon malnovan.
Lerni neniam estas malfrue.
Pli bone malfrue, ol neniam (Titus Livius).
Eĉ la plej longa tago havas finon.
Ne la jaroj maljunigas, sed la vivo.
Kiu ne petas, tiu ne ricevas.
Kio fariĝis, tio jam ne refariĝos.
Scio estas ilo, sed ne celo (L. N. Tolstoj).
Ĉio havas siajn «sed» kaj «se».
La vespero montros, kia estis la tago.
Kiu scipovas paroli, scias ankaǔ, kiam necesas paroli (Plutarĥo).
La vivo estas mallonga, necesas rapidi (N. I. Vavilov).
La filo ne iĝos bona nur tial, ke la patro estas bona.
Malbonaj libroj povas malbonigi nin same, kiel malbonaj kamaradoj (G. Fielding/F ilding).
Li estas nuloble nul.
Se vi demandas, faru saĝajn demandojn.
Diru al mi, kio estas via amiko, kaj mi diros, kio estas vi (M. Cervantes/Serv antes).
Dum ni vivas, ni vivu!
Kiu diras «a», tiu diru ankaǔ «b».
Mi ne povas doni al vi tiom, kiom vi volas.
Infanoj estas floroj de la vivo (A. M. Gorjkij).
La amo estas pli agrabla, ol la geedziĝo,
ĉar la romanoj estas pli interesaj, ol la historio (S. Chamfort/Ŝamf or).
Tio ne povas esti, ĉar tio povas esti neniam (A. P. Ĉeĥov).
Ankaǔ morgaǔ estos tago.
Unue kontrolu, poste parolu.
Edzigu filon, kiam vi volas, – edzinigu filinon, kiam vi povas.
Faru antaǔe kion vi devas, poste kion vi volas.
6.4. Переведите на эсперанто:
Несколько дней назад мои друзья Феликс и Раиса получили двухкомнатную квартиру с балконом на восьмом этаже. Поэтому вчера мы (я) с Феликсом ходили в мебельный магазин. Мы купили новый книжный шкаф и диван-кровать. Мы хотели купить большой красивый телевизор, но Феликс сказал, что он дорогой и он купит его потом. А пока мы ещё купили белый буфет для кухни и электрический звонок для входной двери. Мы вернулись домой очень поздно.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка: