Julio BAGHY - La Verda Koro с комментариями
- Название:La Verda Koro с комментариями
- Автор:
- Жанр:
- Издательство:неизвестно
- Год:0101
- ISBN:нет данных
- Рейтинг:
- Избранное:Добавить в избранное
-
Отзывы:
-
Ваша оценка:
Julio BAGHY - La Verda Koro с комментариями краткое содержание
La Verda Koro с комментариями - читать онлайн бесплатно полную версию (весь текст целиком)
Интервал:
Закладка:
— Ho, jes! Tre volonte. Mi ŝatas la infanojn.
— Tion mi scias. Mi vidis vian rigardon, kiam ĝi havis patran senton. Tiam vi estis bela.
— Kaj nun mi estas malbela. Ĉu?
— Ne volu komplimenton, sinjoro. Ĉe ni la fraŭlinoj ne komplimentas por almiliti simpation.
— Vi ne estas fraŭlino. Vi estas gimnazia lernantino. Knabino. Nur infano.
— Nur infano? Mi estas jam dekok-jara. Tiu ĉi jaro estas mia lasta jaro en la gimnazio. Jes, sinjoro! Sciu, ke mi estas fraŭlino kun multaj pensoj kaj zorgoj kiel ĉiu knabino, kiu havas malriĉajn gepatrojn kaj multajn gefratojn ... Nu, ĉu vi deziras vidi ilin?
— Ni iru! Kaj mi petas vian pardonon.
— Mi jam pardonis. Ni iru. Rigardu la maldiligentajn infanojn, kiuj ludas dum la tuta tago kaj vespere ili lernas siajn lecionojn.
Marja malfermas la pordon de la alia ĉambro. Nadai vidas kvar geknabojn. Ili sidas ĉirkaŭ la tablo, sed kiam ili vidas la gaston, ili levas sin kaj salutas lin.
— Vidu, jen ili! Ŝi estas mia fratino Orela . Tiu dormokula knabo estas mia frato Tadeusz , tiu ridbuŝa knabineto estas mia fratineto Erna kaj tiu ĉi malgranda estas la molkora Valja , kiu tre ŝatas la " grandan " panon kun " multa " butero. Nu, kiel ili plaĉas al vi?
— Ili estas tre ĉarmaj.
— Nun vi povas vidi, kiel maljuna mi estas. Mi estas la plej maljuna. — Marja residigis la geknabojn.
— Nu, lernu kaj en la liton! Unu, du, punkto! Kion vi legas, Orela? Ĉu vi finis vian matematikan lecionon?
— Mi eĉ ne komencis ĝin. Vi devas helpi. Vi scias.
— Nun mi ne havas tempon. Rompu la kapon kaj tiun libron, kiun vi tenas en via mano, donu al mi!
Orela ne volonte donas la libron al sia fratino kaj ŝi eksidas al la tablo por komenci la malfacilan matematikan taskon.
Nadai ne komprenas la polan lingvon, sed li rigardas la infanojn, atentas pri la parolo de Marja vidas la sintenon de la gefratoj kaj li sentas ke Marja vere ne estas jam gimnazia lernantino, jam delonge ŝi estas la dua patrineto en la orfa hejmo. La vorto "patrineto" kun la tuta bildo restas en lia kapo kaj kiam Marja proponas reiron en la alian ĉambron por trinki teon, li infane diras: jes!
Ili sidas ĉe la tablo. Marja preparas la teon. Nadai rigardas la libron, kiun ŝi prenis for de Orela. "POEMOJ de JULIUSZ SLOWACZKY."
— Ho, tiu Orela estas ĉiam tia! Dum la tuta tago ŝi faras nenion. Ŝi nur legas, legas.
— Sed belajn librojn.
— Nu, ne ĉiam.
— Sed nun ŝi legis belajn poemojn. Ankaŭ mi tre ŝatas la poemojn, kiujn mi konas de tiu ĉi poeto. Mi memoras, ke lia poemo "Mi malĝojas, Sinjoro" tre plaĉas al mi. Belega ĝi estas.
— En kiu lingvo vi legis ilin?
— En Esperanto. Antoni Grabovski, la patro de la esperanta poezio tradukis ĝin.
— Ĉu vi bone rememoras pri ĝi? ... Nu, diru kaj ni kontrolu la tradukon! Atendu! Mi nun serĉas la originalon. Jen mi trovis ĝin ...
Nadai bele, sente diras la tradukon kaj Marja kontrolas.
— Ho, belega estas ili ambaŭ — ŝi diras ĉe la fino.
Ili longe parolas pri la pola, poste pri la hungara literaturoj. Ankaŭ pri la esperanta literaturo, al kiu la poloj donis talentajn homojn: Kazimir Bein, Leo Belmont, J. Wasznewsky. Kompreneble, ankaŭ la rusoj donis.
— Ho, tamen ĝi estas tre malriĉa! — diras Marja.
— Hodiaŭ ĝi estas malriĉa, sed ĝi estas vivopova. Atendu! Post unu-du jardekoj ... Niaj verkistoj, poetoj ĉiam volas doni perfektecon al la lingvo. Iliaj verkoj instrue helpas en la bela parolo de la lingvo kaj ilia laboro ĉiam faras utilan servon por nia nova kulturo.
— Ĉu vi vere kredas tion?
— Mi estas certa pri tio, ke tiu granda amo, tiu nobla laboro, kiujn multaj miloj jam donis al Esperanto, ne povas resti sen bonaj fruktoj. Hodiaŭ estas 1919, estas milita kaj revolucia tempo, sed post unu-du jardekoj ...
— Ho, kien vi flugas? Restu en la nuna tempo. Ne pensu, ke mi ne komprenas vin. Sed nun mi pensas pri tio, ke nia societo ne havas esperantajn librojn, gazeton. Por bone lerni lingvon la homoj devas legi literaturaĵojn. Tiel ni lernas ami ankaŭ nian patran lingvon kaj tiel mi lernis ankaŭ la rusan kaj germanan lingvojn. Pensu pri tio!
— Mi jam pensis ofte pri tio.
— Kaj kion ni faru? — kaj Marja demandas eĉ per sia rigardo.
— Mi ne scias. Mi havas nur dek librojn. Akceptu ilin por la societo. La komenco estas ĉiam malfacila.
— Mi dankas ilin en la nomo de la kurso. Sed ĉu vi ...
— Ho, mi jam ofte legis ilin. Sed unu libreton mi retenas. Ĝi restu memoraĵo.
— Pri kio? Pri kiu?
— Pri tago, kiam mi ploris kiel la infano.
— Ĉu vi ne volas aŭ ne povas rakonti al mi pri tio?
— Se vi deziras, volonte.
— Ho jes, rakontu, rakontu, kara ... kara — instruisto!
— En 1916 mi estis en la militkaptitejo en Berezovka . Estis la monato Novembro aŭ Decembro. La tuta tero vestis sin en blankan kostumon. Ekster la kazernoj estis granda malvarmo. En la kazernaj ĉambroj estis malbona aero. Tie ni kuŝis, rigardis al la plafono kaj nur kelkfoje ni parolis unu al la alia. Ni, hungaroj, havis malbonan, tre malbonan humoron. La germanoj havis pli bonan humoron, ĉar ili ĉiutage ricevis leterojn, pakaĵojn el la malproksima hejmlando. Ilia milita poŝto estis bonega. Ni, hungaroj, tre malofte ricevis kelkvortan sciigon de niaj gepatroj, edzino, fianĉino kaj gefiloj. Kial? Mi ne scias. Sed estis tiel. Ankaŭ nun estas tiel. La lastan leteron de mia patrino mi ricevis en Februaro de 1917.
Foje la poŝtisto de la kazerno venis al mi. Li donis sciigon pri pakaĵo, kiu venis al mia nomo. Mia koro forte batis. Pakaĵo el la hejmo! Pensu, kion ĝi signifas por tiaj orfaj homoj, kiel ni estas. Mi iris, ne, mi kuris al la poŝtoficejo. Mi ricevis la pakaĵon. Sur ĝi estis la manskribo de mia kara patrino. Vi ne povas prezenti al vi, kion mi sentis en tiuj dek minutoj, dum kiuj mi rekuris al mia kazerno kaj tie ... tie mi trovis nur grandan ŝtonon, malpuran soldatpano en la pakaĵo kaj paperon kun rusa skribo: "La pakaĵo alvenis tia al la rusa poŝto." Kiu forprenis el ĝi tion, kion la patrina amo volis doni al mi, mi ne scias. Ĉu la hungara aŭ la rusa milita poŝto? Egale!
Pasis kelkaj tagoj, unu semajno kaj nia poŝtisto denove venis al mi. Jen sciigo pri pakaĵo — li diris. Mi pensis pri malbona soldata humoraĵo kaj mi ne volis iri al la poŝtoficejo, sed la bona homo du-trifoje diris, ke mi iru, ĉar ĝi estas granda pakaĵo.
Nu, mi iris kaj mi prenis la pakaĵon. Ĝi venis el Ĝenevo . La Universala Esperanto Asocio sendis al mi. Ho, libroj! Esperantaj libroj! Eĉ hungarajn librojn ni ne povas ricevi, ĉar la rusa cenzuro metas ilin en la fajron. La cenzuristoj ne scias la hungaran lingvon.
En la kazerno miaj amikoj scivole rigardis la pakaĵon. Mi malpakis ĝin. Mi trovis dek belajn librojn kaj alian pakaĵon, kiun la franca poŝto sendis al Ĝenevo . Ankaŭ ĝin mi malfermis kaj mi trovis varman veŝton, pipon, tabakon, ĉokoladon, cigaredojn. du bonajn ŝuojn. diversajn objektojn utilajn por soldato, unu esperantlingvan Biblion kaj unu leteron. Mi rigardis la pakaĵan. sed mi ne vidis ĝin. Miaj larmoj malhelpis. Mi ploris kiel la infano. Kial? ... Atendu momenton!
Nadai prenas el sia poŝo kelkajn leterojn kaj serĉas inter ili.
— Jen la letero! Aŭskultu! "Kara amiko, aŭ malamiko(?), mi legis vian nomon en la gazeto "ESPERANTO" kaj nun mi scias, ke vi estas militkaptito en Ruslando. Mi pensis pri vi kaj pri nia amika korespondo antaŭ la milito. Mi sendas al vi tion, kion malriĉa franca soldato povas sendi al soldato. Akceptu kaj restu sana! Via: Alfred Pitois, nun infanteria kaporalo en la ..." La daton, lokon kaj la nomon de la regimento la franca cenzuro forigis per dika blua krajono. Jen la historio. Ĝi estas vera de la unua vorto ĝis la lasta... Tial mi deziras reteni tiun unu libron, la esperantlingvan Biblion.
Longa silento restas post la rakonto en la ĉambro. Marja ne kuraĝas rompi ĝin. Nadai vivas nun en siaj rememoroj. Nur post minutoj la rigardoj serĉas unu la alian. En la okuloj de ili ambaŭ la sama sento parolas mute, sed tre varme: la homa kompreno.
Sur la tablo du manoj ame tuŝas sin. La samovaro muzikas. La instruisto kaj lernantino sentas sin pli proksimaj unu al la alia. Ne ili, sed la longa, longa silento parolas pri tio.
Preposition
POST : предлог позади, за; после; через (о времени); post la pordo = за дверью; post sia reveno = после своего возвращения; post tri tagoj = через три дня; post kiam... = после того, как.... post unu - du jardekoj ... = через одно-два десятилетия...
Prefikso
RE - : приставка, означающая обратное или повторное действие: re doni = возвратить, вернуть; re veni = вернуться. re sidigis = пересадить (по другому) переусадить; memoro = память, re memoro = воспоминание.
Sufiksoj
- EC - : свойство, качество. malri ĉ a = бедный, malri ĉ ec o = бедность; varm ec o = теплота; hom ec o = человечность; ec o = свойство, качество.
- ET - = уменьшение, ослабление оригинального значения. ridas = смеется, rid et as = улыбается; libro = книга, libreto = книжечка, буклет; patrino = мать, patrin et o = маленькая мать.
- EG - обратный - ET - , приводит к увеличению, усилению. bela = красивый, bel eg a = прекрасный, великолепный; ri ĉ a = богатый, ri ĉ eg a = очень богатый; malri ĉ a = бедный, malri ĉ ega = нищий.
- I Ĝ- : "делаться каким-либо, кем-либо, чем-либо" (стать – a). При присоединении к существительным корням означает: 1) Сделаться каким-то (обладающим свойством, присущим кому-то/чему-то): ruin iĝ i = iĝ i ruina (ruino) = сделаться развалинами, руинами, разрушиться; edz iĝ i = iĝ i edza (edzo) = жениться (стать мужем) ; ring iĝ i = iĝ i ringa = (стать кольцом) закольцеваться; maten iĝ i = iĝi matena = (стать утренним) рассветать. 2) Стать сделанным из чего-то: ŝton iĝ i = iĝ i farita el ŝtono, ŝtona = (сделаться из камня) окаменеть; neni iĝ i = iĝ i farita el nenio = (сделаться из ничего) исчезнуть. 3) Получить новую характеристику, приобрести новое качество: pint iĝ i = iĝ i pinta (kun pinto) = (сделаться острым) заостриться; pac iĝ i = iĝ i paca = (сделаться мирным) мириться; kruc iĝ i = iĝ i kruca = (стать перекрестным) скреститься, пересечься.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка: